Ponedjeljak, Srpanj 16, 2018

Kocka - Esperanto

Asocio por infanoj kaj gejunuloj Kubo estas neregistrara, neprofita, volontula asocio registrita la 4an de aprilo 2008. La asocio estis fodnita kun la celo helpi al infanoj kaj gejunuloj krei kondiĉojn por celkonscia, kaj memstara vivo en la socio. Diversaj senpagaj laborgrupoj komenciĝis la 30-a de junio 2008.

 

Partopreno en unuopaj programoj ebligas al uzantoj koni sin mem, siajn dezirojn kaj bezonojn, evolui memestimon kaj pozitivan bildon pri si mem. Per tiuj agadoj evoluiĝas konscio pri eblecoj trovi longdaǔre kvalitajn elektojn por la vivo de la  persono kaj preventi elekton de riskaj kaj nevolaj kondutoj. Laǔ bezonoj kaj interesoj de infanoj estas organizitaj diverstipaj laborgrupoj, prelegoj, edukadoj, rondaj tabloj kaj similaj aktivecoj. Ilin gvidas au junuloj mem au fakuloj. Kubo inklinas respekti la individuajn specifojn de unuopuloj, instigi toleremon kaj ebligi al infanoj kaj junuloj aktivan kunkreadon de aktivecoj por ili interesaj.

 

Kubo estas asocio fondita kun la celo:

 

    • estigi konscion de infanoj kaj junuloj pri siaj eblecoj kaj ties uzado
    • preventi dependecon de psiĥoaktivaj aĵoj
    • preventi miskondutojn, evoluigi kaj antaǔenigi prosocian konduton
    • instigi volontulan agadon de infanoj kaj junuloj kaj ilian engaĝigon en civilan socion
    • progresigi institucian kadron por plibonigi kondiĉojn de infanoj kaj junuloj
    • eduki infanojn kaj junulojn kaj instigi neformalan kadron de edukado kaj memperfektiĝo
    • stimuli  kreadon de infanoj kaj junuloj kaj instigi kritikan pensadon
    • stimuli klopodojn por seka egalec, rajton al diverseco, kaj estimon de bazaj homaj rajtoj
    • krei aktivecojn por plibonigi vivkvaliton
    • sentemigi gepatrojn pri problemoj de infanoj kaj junuloj
    • pligrandigi fakajn sciojn kaj kapablojn de fakuloj laborantaj kun uzantoj de Asocio
    • protekti kaj instigi aliajn komunajn celojn de membroj de Asocio
    • kunlabori kun instancoj kaj aliaj asocioj por realigo de nomumitaj celoj.

 

Aktivecoj por realigi la celojn de Asocio:

 

  • Agi por kvalite kunigi junulojn
  • Organizi laborgrupojn (kreivajn, desegnajn, dramajn, fotajn, ekologiajn, kumunikadajn kaj aliajn), trejnadon, seminariojn, kursojn (informatikajn, tajlorajn, dancajn, lingovajn kaj aliajn), ludejojn kaj simile
  • Organizi publikajn eventojn laǔ la celoj de Asocio: ekspozicioj, rondaj tabloj, prelegoj, konferencoj, eventoj, koncertoj, festadoj de gravaj tagoj, gazetaraj  konferencoj, sportaj kunvenoj kaj simile
  • Kolektado de datumoj, libroj, gazetoj kaj aliaj medoj por informi kaj eduki junuloj
  • Organizado de senpagaj konsilservoj laǔ la celoj de Asocio (juraj, ekonomiaj, organizaj, programaj, projektaj)
  • Instigo al kunlaboro kun naciaj kaj eksterlandaj organizoj kun similaj celoj kaj laǔ bezono membriggo en ilin
  • Kunlaboro kun amaskomunikiloj cele al publika lanĉo de aktiveco de Asocio
  • Diskonigo de aliaj komunaj interesoj de Asociaj membroj
  • Asocio organizos por siaj membroj ankaǔ aliajn agadojn kiuj kontribuas al diskonigo de komunaj interesoj de Asociaj membroj, kaj speciale:

- firmigi organizadon de kondičoj por kunvenoj, komuna restado de Asociaj membroj en Asociaj ejoj,

- organizado de klubaj soaciaj ludoj por Asociaj membroj

- organizado de preparado de nealkoholaj trinkaĵoj kaj manĝadojen Asociaj ejoj por siaj membroj

- organizado de aliaj aktivecoj por Asociaj membroj kiuj kontribuas al realigado se Asociaj celoj definitaj per la Statuto.

 

 

Aspektataj gajnoj:

 

  • Por infanoj kaj junuloj:

- pli da fortigitaj infanoj kaj junuloj

- pli  de universalaj kaj selektitaj efikaj preventprogramoj

- pli da junuloj konsciaj pri propra envolviĝo

- infanoj kaj junuloj kiel rimedoj en la socio

 

  • Por familio:

- sentemigado de gepatroj por problemoj de infanoj

 

  • Por komunumo:

- pli granda setemigo de publiko pri bezonoj kaj bonfarto de infanoj kaj junuloj

- plifortigo de voluntula agado kaj civila socio

- kreado de preventaj projektoj

Pronađite nas na Facebooku

Volonteri godine 2013 Udruga Kocka (Rab)

Pretraga sadržaja

Posjetite...